En Aŭstrio por scienca kongreso

La Eŭropa Geosciencoj Unio (EGU) okazigas ĉiu jaro sian ĝeneralan kunvenon en Vieno, Aŭstrio.

La EGU interesiĝas pri la sciencoj de la Tero (akvoscienco, geologio, atmosfero-scienco, klimatoscienco, vulkanoscienco, ktp.) sed ankaŭ pri planedo kaj sunsistemo sciencoj (tio inkludas planedoj, iliaj lunoj, asteroidoj, kaj la interagoj inter la Tero kaj la Suno). La unio estas dividita en sekcioj: estas sekcio pri planedoscienco (PS), Sun-Tero interagoj (ST), atmosferoscienco (AS), ktp.

La marŝantoj dum la marŝo por scienco, kiu okazis samtempe en multaj lokoj ĉirkaŭ la mondo. La celo estis lukti kontraŭ la « alternativaj faktoj », precipe tiuj de Trump kontraŭ klimatŝanĝiĝo; kaj por subteni sciencon kiel grava ilo por edukado kaj solvi problemojn en nia moderna socio.

La ĝenerala kunveno estas oportuno por sciencistoj prezenti sian laboron kaj eki kunlaboradojn. Sciencistoj povas prezenti dum 12-minutoj prelego aŭ dum afiŝsesio. Estas debato pri kiu sorto de prezento estas la plej taŭga. Mi dirus ke la prelegoj estas utilaj se vi volas koniĝi de aliaj sciencistoj, sed afiŝsesioj pli taŭgas se vi volas havi pli longan diskuton pri via laboro.

Ekzemplo de prelego dum EGU.

Mia persona sperto pri afiŝsesio estas bonega : mia nuna posteno, mi havis dank'al diskuto kun sciencistino (mia nuna ĉefino) dum mia unua afiŝsesio en mia unua scienca kongreso komence de mia tezo en 2013. Tiu diskuto iĝis kunlaboro kaj post mia tezo, ŝi dungis min en Delft.

Mia afiŝo dum la 2015-a kongreso.



La ĝenerala kunveno de EGU estas giganta (tamen ne la plej granda scienca kunveno) : partoprenas pli ol 14 000 sciencistoj en 2017 kaj 17 000 resumoj estis ricevitaj. Tamen, la kunveno okazas tute normale kaj eĉ tre agrable laŭ mi.

Kiel planedosciencisto, mi partoprenis la 2017-an kunvenon, kiel membro de la PS sekcio. Mi iris kaj prezentis mian laboron pri eksterplanedoj (mallongiĝo por ekstersunsistemaj planedoj). Mi eĉ estis la sesiestro : tio signifias ke mi proponis la sesion (pri polarizo kiel ilo por planedoscienco) kaj ricevis la resumojn kaj decidis ĉu ili estis taŭga por la sesio (ĉiuj estis). Dum la kunveno, mi estras la prelegojn, kontrolante la paroltempon, la demandojn, ktp.

Kiel kutime por internaciaj sciencaj kongresoj, la oficiala lingvo estis la angla. Tamen, ĉar ni estis en Aŭstrio, ankaŭ ĉeestis multe da germanaparolantoj, kiun oni povis aŭdi dum la kunveno.

Sed kiam mi iris al la kongreso, mi ankaŭ celis provi trovi esperantistojn. Kaj
dank'al Amikumu (elŝutu ĝin !), mi sukcesis !

Mi alvenis en Vieno du tagoj antaŭ la eko de la kongreso kaj mi tuj provis la aplikaĵon. Tiel mi havis ĉokoladon kun Daniel, rusa studento kiu nun studas en
la universitato de Vieno. Sed mi ankaŭ trovis hispanan esperantiston kiu partoprenis la kongreson kiel akvosciencisto. Ni babilis iomete dum la afiŝsesio, kaj mi ege ĝojis pri tio ! Do al la teamo de Amikumu, mi diras : via aplikaĵo estas sukcesplena !

Mi uzis mian viziton en Vieno por aliaj esperantaĵoj. Aŭstrio, tra sia nacia biblioteko, havas grandan kolekton de libroj kaj dokumentoj pri artefaritaj lingvoj, kompreneble inkluzive esperanto. Pro tio (aŭ pro aktiva aŭstria movado ?) estas esperanto muzeo en la centro de la urbo. Mi do vizitis ĝin kun amikoj dum la semajnfino post la kongreso.

Sed estas ankaŭ ZEO (Zamenhof Esperanto Objekto) en la urbo : estas busto de
Zamenhof en parketo apud Kalsplatz.



Mi ne pensas ke Zamenhof estis anarkiisto, tamen stultuloj trovis taŭga desegni
anarkiisman simbolon sur la bazon (mi havas nenion nek kontraŭ nek por anarkiismo, sed desegni sur skulptaĵoj tute ne plaĉas al mi).

Mi ankaŭ vizitis la muzeon de naturhistorio, sed pri tio kaj pri la muzeo de esperanto, mi faros apartan artikolon !

Aldono : aperis filmon de la ĉefaj eventoj dum la ĝenerala asembleo, do mi metas ĝin tie por kompletigi mian artikolon.

Commentaires

Posts les plus consultés de ce blog

Scienca vojaĝo en Danujo

Les plantes sont-elles vraiment vertes ?