Articles

Affichage des articles du avril, 2017

Vizito de nederlanda radio-observejo

Image
Mi laboras kiel sciencisto en la universitato de teĥnologio de Delft (Nederlando). Mi estas en la fakultato de Aerospaca inĝenierado kaj pli precize en la grupo de spaca esplorado. Ni laboras pri orbitoj de satelitoj, gravitaj kampoj de planedoj, teĥnologio por spaco kaj ankaŭ planedosciencoj. La lasta semajno, ni havis nian grupan ekskurso : eblas la grupon kuniĝi kaj amuziĝi iomete. Dank‘ al unu el niaj grupanoj, ni povis viziti la nederlandan centron por radioastroscienco, ASTRON. Ni vizitis la oficejon en Dwingeloo, kiu estas ankaŭ la loko kie la mezuroj de multaj radioteleskopoj ĉirkaŭ la mondo estas kolektitaj kaj analizitaj por krei la bildojn aŭ eltiri la fizikajn ecojn de la observataj objektoj. La datumoj alvenas al la centro plej ofte per diskaparatoj senditaj el la observejoj, aŭ rekte per rapidega interreta konekto. Antaŭ la alveno de diskaparatoj, la datumoj estis skribitaj sur grandegaj magnetaj bendoj kiuj estis malpli rapidaj kaj kiuj povis porti malpli da dat