Articles

Affichage des articles du mars, 2017

La neloĝebla enloĝebla zono

Antaŭparolo : tiun artikolon mi verkis espereble kun ne tro alta scienca nivelo, sed se vi bezonas klarigojn, bonvolu demandi en la komentejo. Kaj kompreneble, lingvajn erarojn vi ankaŭ povas mencii en la komentejo. Planedoscienco estas kreskanta fako kun multaj novaj misioj kaj novaj landoj partoprenante al la esplorado de la sunsistemo (ekz. Ĉinujo kaj Barato). Sed la kresko de tiu fako ŝuldas al ekstersunsistemaj planedoj (mallonge eksterplanedoj). Ekde la malkovro de la planedo 51 Peg b en 1995, la studado de eksterplanedoj, unue pure rilata al astroscienco, iĝis parto de planedoscienco kiam la studado de la atmosferoj kaj do de la klimatoj de tiaj planedoj ebliĝis. Rapide, la malkovro de pli kaj pli da planedoj, pli kaj pli malgrandaj, dank‘ al la progresoj de la mezuriloj, ebligis esperon trovi planedojn similajn al la Tero kaj, ŝance, havantaj vivon. La enloĝebla zono Tiu necesigis la enkonduko de manieroj difini kio farigas planedon kapablan enhavi vivon. Tiel aper